12.1.08

Per lekant' aux per lili'

Antaux kelkaj tagoj, amiko mia demandis al mi kiujn poemojn mi sciis pri gxardenoj aux floroj. Nun trovis tiun tradukon de la kanton de George Brassens Dans l'eau de la claire fontaine. La traduko estas de Jacques Yvart kaj estas tre bela laux mi:

En akvo de la klara fonto
sxi tute nuda banis sin
sed forblovis la vent’ sen honto
la vestojn de l’ cxarma knabin’.
Al mi sxi signis pro pudoro
petis “Kovru min per foli’,
per folioj de vit’ aux floroj
jen per lekant’, jen per lili’".

Vi povas auxdi la kanton en tiu retpagxo. Mi pensas ke la muziko estas tre delikata, kiel kiam oni malfermas muzikan skatolon.