18.7.08

Esperanta tribo

BBC Magazine parolas pri Esperanto hodiaŭ. Grandaj magazenoj Littlewoods Direct baldaŭ montros en TV reklamon kun filmeto pri insulo loĝita da tribo parolanta strangan lingvon. Finfine la lingvo estas Esperanto! Estro del grandaj magazenoj deklaris ke Esperanto kunportas valorojn kiel beleco kaj la serĉo de la monda harmonio. En BBC Magazino estas legebla tre ĝenerala raporto pri la lingvo. Vi povas ĝin legi tie.

La reklamo baldaŭ videbliĝis ĉe la paĝo de Littlewoods Direct.

Etiquetes de comentaris: