2.1.09

Memoraĵoj de jakarando

Ĵus kiam aperas la eldono de la hispana traduko de Acrollam, la lasta kaj tre sukcesa libro de prozaĵoj de Biel Mesquida, ni volas donaci al vi la esperantan version de unu el tiuj prozaĵoj: «Memoraĵoj de jakarando». Ni prezentas ĝin kaj skribita kaj surbendigita.

Aŭskultu ĝin:

Legu ĝin: Memoraĵoj de jakarando

Etiquetes de comentaris: , ,

25.12.08

Feliĉan Kristnaskon!

Etiquetes de comentaris:

15.12.08

Venos iam la tempo

Feliĉan Zamenhofan Tagon al ĉiuj! Hieraŭ vespere ni povis festi la datrevenon en agrabla etoso kun Majorka esperantistaro. Ni parolis pri la ebla organizo de kongreso en 2010 kaj la peto al ĉiuj urbestroj el la Balearaj insuloj pri la dediĉado de stratoj al Zamenhof.

Antaŭ kelkaj tagoj aperis ĉe www.retejo.net du vortaretoj Esperanto-Kataluna. Ili estas du programetoj elŝuteblaj kaj instaleblaj kiuj funkcias ŝanĝante la vortoj sur la ekraneto dum oni laboras per la komputilo en aliaj aferoj. Tiamaniere oni lernas preskaŭ sen peno. La ĝusta ligilo estas ĉi tie.

Kaj ni finigos ĉi tiun etan festadon legante la vortoj de Zamenhof el la Londona parolado (1907):

"Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj. . . . Kune kaj interkonsente ili celados ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo".

Ni ankoraŭ esperante esperas ĉi tiun tempon.

Etiquetes de comentaris:

18.7.08

Esperanta tribo

BBC Magazine parolas pri Esperanto hodiaŭ. Grandaj magazenoj Littlewoods Direct baldaŭ montros en TV reklamon kun filmeto pri insulo loĝita da tribo parolanta strangan lingvon. Finfine la lingvo estas Esperanto! Estro del grandaj magazenoj deklaris ke Esperanto kunportas valorojn kiel beleco kaj la serĉo de la monda harmonio. En BBC Magazino estas legebla tre ĝenerala raporto pri la lingvo. Vi povas ĝin legi tie.

La reklamo baldaŭ videbliĝis ĉe la paĝo de Littlewoods Direct.

Etiquetes de comentaris:

8.3.08

Eksposicio

Amiko de tiu rettaglibro, Chema, raportas al mi pri unu retpaĝo pri Esperanto. Ĝi temas pri eksposicio pri la esperanto movado. La eksposicio lokiĝis en Madrid, sed ĵurnalo El País dediĉas al ĝi unu raporto en EP3. Vere 2008a jaro estas la jaro de la lingvoj, unu bona ŝanco por interesiĝi pri novaj lingvoj kaj lerni kelkajn novajn. La raporto estas mallonga, sed bildoj estas tre interesa. Dankon, Chema, kaj ĉion bonan.

Klaku sur la bildo por viziti la eksposicion:

Etiquetes de comentaris:

24.2.08

La trezoro de la homaro

Vere, la trezoro de la homaro estas la lingvoj. Kiom da lingvoj ekzistas kaj ekzistis? Neniu scias. Kiom da lingvoj eblas ekzisti? Infinita numero da lingvoj. Ĉu vi provis konstrui lingvon? Mi pensas ke tia ekzerco devus esti deviga por ĉiuj studentoj de lingvistiko. Internacia lingvo estas la plej sukcesplena el ĉiuj la planlingvoj, sed aliaj provoj estis ankaŭ tre admirindaj. Kiam ni pensas pri planlingvoj ni ĉiam pensas pri Esperanto, Volapük kaj kelkaj aliaj –malmultaj– lingvoj, sed planlingvistiko estas ankoraŭ tre fekunda laboro: vi povas viziti ttt-ejo www. langmakers.com kaj komprovi tion. Ĉu ni provus konstruj novan lingvon? Novan grafikan sistemon?

Etiquetes de comentaris: