2.6.17

Tri epitafoj

VERO, LUMO, BELO
(TRI EPITAFOJ)

ELEGIA DISTIKO EPITAFE AL NIKOLAJ IVANOVIĈ VAVILOV
Nikolaj Ivanoviĉ Vavilov (1887-1943), botanikisto, konata pro siaj esploroj pri originoj de grajnaĵoj. Mortis en gulago, post aresto instigita de sia kolego Trofim Lisenko, kiu proponis botanikan teorion pli taŭga por la politikaj postuloj de la reĝimo.

–Nur la scienco, kaj ĉiam la vero; ne gravas konveno,
ankaŭ ne gravas ĉu ĝi povon ofendas aŭ ne.–

ELEGIA DISTIKO EPITAFE AL SERGEJ IVANOVIĈ VAVILOV
Sergej Ivanoviĉ Vavilov (1891-1951), fizikisto, optikisto, kunmalkovranto de la regulo Ĉerenkov-Vavilov pli lumradiado. Lunkrato kaj planedo dediĉiĝis al li kaj lia frato Nikolaj. Soldato dum la Unua Mondmilito, li estis kaptita de germanoj, sed liberigita post nokto de parolado kun kaptista oficiro kiu estas fizikisto ankaŭ.

Lumon, nur lumon bezonas la mondo saviĝi; nur lumo
rompas katenojn, kaj lum’ ankaŭ naskiĝas de vort’.–

ELEGIA DISTIKO EPITAFE AL VLADIMIR FJODOROVIĈ VAVILOV
Vladimir Fjodoroviĉ Vavilov (1925-1973), muzikisto, liutoludisto. Elstaras en lia biografio ke li atribuis al aliaj komponistoj, ĉefe barokaj, la tuton de la muziko de si mem komponita.

–Nur la muziko, kaj ĉiam muziko; ne gravas de kie
fakte ĝi venis ĉar nur gravas la belo de ĝi.–