Tri epitafoj
VERO, LUMO,
BELO
(TRI EPITAFOJ)
ELEGIA
DISTIKO EPITAFE AL NIKOLAJ IVANOVIĈ VAVILOV
Nikolaj Ivanoviĉ Vavilov (1887-1943), botanikisto,
konata pro siaj esploroj pri originoj de grajnaĵoj. Mortis en gulago, post
aresto instigita de sia kolego Trofim Lisenko, kiu proponis botanikan teorion
pli taŭga por la politikaj postuloj de la reĝimo.
–Nur la scienco, kaj ĉiam la vero; ne
gravas konveno,
ankaŭ ne
gravas ĉu ĝi povon ofendas aŭ ne.–
ELEGIA
DISTIKO EPITAFE AL SERGEJ IVANOVIĈ VAVILOV
Sergej Ivanoviĉ Vavilov (1891-1951), fizikisto,
optikisto, kunmalkovranto de la regulo Ĉerenkov-Vavilov pli lumradiado.
Lunkrato kaj planedo dediĉiĝis al li kaj lia frato Nikolaj. Soldato dum la Unua
Mondmilito, li estis kaptita de germanoj, sed liberigita post nokto de parolado
kun kaptista oficiro kiu estas fizikisto ankaŭ.
–Lumon, nur lumon bezonas la mondo saviĝi;
nur lumo
rompas
katenojn, kaj lum’ ankaŭ naskiĝas de vort’.–
ELEGIA
DISTIKO EPITAFE AL VLADIMIR FJODOROVIĈ VAVILOV
Vladimir Fjodoroviĉ Vavilov (1925-1973), muzikisto,
liutoludisto. Elstaras en lia biografio ke li atribuis al aliaj komponistoj,
ĉefe barokaj, la tuton de la muziko de si mem komponita.
–Nur la muziko, kaj ĉiam muziko; ne
gravas de kie
fakte ĝi
venis ĉar nur gravas la belo de ĝi.–
0Enllaços:
Publica un comentari a l'entrada
<< Home