25.12.08

Feliĉan Kristnaskon!

Etiquetes de comentaris:

15.12.08

Venos iam la tempo

Feliĉan Zamenhofan Tagon al ĉiuj! Hieraŭ vespere ni povis festi la datrevenon en agrabla etoso kun Majorka esperantistaro. Ni parolis pri la ebla organizo de kongreso en 2010 kaj la peto al ĉiuj urbestroj el la Balearaj insuloj pri la dediĉado de stratoj al Zamenhof.

Antaŭ kelkaj tagoj aperis ĉe www.retejo.net du vortaretoj Esperanto-Kataluna. Ili estas du programetoj elŝuteblaj kaj instaleblaj kiuj funkcias ŝanĝante la vortoj sur la ekraneto dum oni laboras per la komputilo en aliaj aferoj. Tiamaniere oni lernas preskaŭ sen peno. La ĝusta ligilo estas ĉi tie.

Kaj ni finigos ĉi tiun etan festadon legante la vortoj de Zamenhof el la Londona parolado (1907):

"Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj. . . . Kune kaj interkonsente ili celados ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo".

Ni ankoraŭ esperante esperas ĉi tiun tempon.

Etiquetes de comentaris: