20.1.08

Sur la vojo al la utopio

Vi bone scias kiom da fojoj ĉi tiu retpaĝo parolis pri Samarkando, sed ne pri vera Samarkando. Mi parolas pri unu utopia lando, kiel kiam Pessoa parolis pri Azio: la fino de vojaĝo de la penso, aŭ la bezono fuĝi el la ĉiutaga naŭzo. Do estas tre interesa la kanto de Ĵomart kaj Nataŝa “Samarkando”, ĉar portas la saman ideon: eskapi al la utopio, sed nun en la lingvo de la utopio (signifas “neniu loko”, sed ankaŭ “bela loko”):

Samarkando

Kiam mi estis infano,
ofte rakontis panjo
pri fora fabela lando,
pri Samarkando.
Kaj ankaŭ mi ofte revas
lasi ĉiujn aferojn
kaj iri laŭ ŝoserando
al Samarkando.
Kie loĝas feliĉaj homoj
en varmaj, komfortaj domoj,
tie neniu ploras
kaj ne angoras.
Sed tenas miajn piedojn
laboro, kutimoj, hejmo,
ne lasas min al revo:
devoj, devoj...
Eble mi povos iam
esti denove libera,
do direktos mi miajn plandojn
al Samarkando.

2Enllaços:

Anonymous Anònim ha dit...

Hazarde mi alvenis al via belega blogo. Mi multe ŝatis la kanton Samarkando, kaj mi estas tre ĝoja vidante ke vi estas ankaŭ esperantisto. Ricevu miajn elkorajn salutojn, Elisabet Abeyà

11:31 p. m.  
Blogger Nicolau Dols ha dit...

Dankon, mi nur ekas lerni Esperanton. Mi sxatas havi vian helpon, Nicolau.

10:31 a. m.  

Publica un comentari a l'entrada

<< Home